Universitataj Strikoj

miércoles 30 de julio de 2008

Ekde la fino de la Hispania Imperio, komence de la 19-a jarcento, Latinameriko ĉiam estis kiel ŝak-tabulo sur kiu la tiamaj potenclandoj ludis kaj apogis la diversajn ĵusnaskitajn respubliketojn por militigi ilin reciproke (kaj do, plu malfortigi ilin), kaj profiti el la armilvendado, kaj la kreo de industrioj bazitaj sur mineralaĵoj aŭ similaj aferoj...

Kaj tia situacio plu daŭris dum la 20-a jarcento, kompreneble... Tamen, kiel la okcidenteŭropaj potenclandoj pli kaj pli malfortiĝis kaŭze de la du mondmilitoj, tiel same ilia influo sur latinameriko pli kaj pli malfortiĝis... restante nur la usona senkonkurenca influego.

Dum la malvarma milito, kiel jam bone sciite de vi, ne nur estis militaj konfliktoj, sed ankaŭ kolizio de du sinergiaj kaj foje kontraŭaj politikaj, kaj sociaj sciencoj... nome marksismo kaj siaj variaĵoj.. kaj nov-liberiismo, kaj siaj variaĵoj...

Latinameriko estis sub senkonkurenca usona influo, kaj do, akceptis kapitalismon... Sed, en malriĉaj landoj, kapitalismo plumalriĉigas la plejmulton, kaj riĉegigas etan privilegiitularon... En la 1950-a kaj 1960-a jardekoj, usonaj universitatoj oferis multajn stipendiojn al latinamerikaj ekonomi-studentoj, kaj esperis, ke tiuj ĵusdoktoriĝintaj junuloj okupos registarajn postenojn kaj aplikos novajn kapitalismajn teoriojn kreitaj (precipe) de Milton Friedman (la plej influa ekonomisto, kaj nobelpremiito), de la Universitato de Chicago. Oni nomis tiujn junulojn "Chicago Boys"... Do, oni provis "demokratie" apliki iliajn novajn ekstreme liberajn ekonomiajn ideojn - laŭ kiuj, la merkato regas ĉion; la Ŝtato devas nur provizii la policon kaj la militistaron por protekti la privatan posedrajton, kaj ĉiun alian servon (nome, edukado, kuracado, akvo, elektropovo) devas esti proviziitaj de privataj entreprenoj - tamen ne tre sukcese, ĉar tiuj ideoj estas ege malpopularaj; ili plialtigas la prezojn de bazaj bienoj, kaŭzas epokojn da senlaboro, kaj igas la vivon pli mizera por multaj.
Dum la 1960-a jardeko, aperis en Ĉilio aro da laboristaj organizaĵoj, kaj pluraj maldekstraj partioj koalicie agis kaj prezentis prezidentan socialisman kandidaton: Salvador Allende.

Ĝis tiam, preskaŭ ĉie, kie oni kreis socialisman ŝtaton, oni uzis revolucion, civitanan militon, puĉon, aŭ similan perfortan metodon. Tamen oni elektis na Allende en 1970 tute demokratie kaj libere. (laŭ Naomi Klein, tio estis ĝuste la kialo kiu igis Usonon tiom timi lian elekton. Komparu kun la Kuba Revolucio, kiu ankoraŭ regas), Lia koncepto pri socialismo estis permesi kelkajn privatajn entreprenojn, sed havante fortan Ŝtaton, kiu posedas entreprenojn en la plej gravaj riĉec-fontoj (kaze de Ĉilio, la kupra industrio).

La ĉiliaj entreprenistoj, kompreneble, ege timis lian elekton, kaj post la elekto (kelkaj jardekoj poste oni eksciis tion) ili kaŝis ĉiun bienon haveblan por la homoj... Kaŝis farunon, fruktojn, oleojn.. kaj aliajn bazajn bienojn por senprestiĝigi la Allende-an registaron. Ankaŭ loka ĵurnalo (El Mercurio) verkis malverajn novaĵojn (pagite de la CIA, en 1990a jardeko Usono malkaŝis dokumentojn en kiuj aperas tiuj pagoj al tiu ĵurnalo) por plu senprestiĝigi na Allende. Do, du jarojn poste, Allende iĝis ege malpopulara por kelkaj homoj, kaj por aliaj, ege populariĝis... La manifestacioj abundis, kaj oftis la strataj luktoj inter Allende-apogantoj kaj malapogantoj (simile al la 2002-a antaŭpuĉa Venezuela situacio), do, la ĉilianoj estis ege dividitaj.

En tiu maltrankvila kaj streĉa socia etoso, okazis puĉo, iom helpite de la CIA (ili mortigis la ĉiliajn generalojn kiuj malapogus ajnan puĉon), okazigita de la tiama generalo Aŭgusto Pinoĉet... je la jaro 1973.

Do... Pinochet regis... kaj aplikis tortur-teĥnikojn, enpriziigis, forpelis al eksterlando, mortpafis aŭ simple "malaperigis" milojn da Allende-apogantoj (dum la 1960-a jardeko, Usono trejnis latinameikajn militistojn pri novaj torturteĥnikoj kiujn ili devis apliki kontraŭ komunistoj. La trejnejo nomiĝis "Skolo de Amerikoj".Tiam tiu skolo estis en Panamo). Kaj la situacio plu estis tia ĝis 1980 proksimume... En 1978, CIA-anoj kaj Chicago Boys prezentis al Pinochet dokumentaron pri ekonomia aranĝado...(Pinochet obeis eble por danki la usonan helpon) Tiun dokumentaron oni nomis "La briko" ĉar ĝi estis tiom peza kaj dika kiom briko. Pinochet dum la 1980-a jardeko metis nur Chicago Boys en gravaj registaraj postenoj kaj plej laŭvorte aplikis la Friedman-an doktrinon. Ekde tiu momento Ĉilio estis eta laboratorio por la Universitato de Chicago por eksperimenti siajn radikalajn ekonomiajn ideojn.

Do... Inter tiuj ekonimikaj reformoj estis la sxangxo de edukadsistemo... por alia kiu permesas privatajn entreprenojn ricevi sxtatan monon por krei lernejojn.

Tio fakte, ne estas tre acxa... Nur acxas la fakto ke tiuj entreprenoj ricevas multege da mono, tamen la edukadkvalito donita de ili tute ne kongruas al la monsumo.

Tio okazigas, ke publikaj kaj duonprivataj lernejoj havas nenian premion por plialtigi la eduk-nivelon, kaj la privataj ja havas altegan nivelon. Kaj do, la acxetpovo de la logxantaro determinas la eduknivelon acxeteblan. kaj do.. plej akrigas la diferencojn inter ricxuloj kaj malricxuloj.... (fakte.. multaj homoj kredas ke pro tio, la riĉec-divido de Ĉilio estas inter la plej malegalaj de Latinameriko)

Do... en la jaro 2005 aperis etaj univeritataj manifestacioj por plendi pro la apero de nova leĝo laŭ kiu la ŝtato igas la lernantojn pruntepreni monon el bankoj por pagi la altajn universitat-sumojn. Kaj en la jaro 2006 aliĝas la mezlernejanoj, sed ilia peto estas plej ambicia: Ili petas ŝanĝi la konstitucian leĝon pri edukado: (verkita de la Pinochet-a registaro, bazite sur la Chicago-Boys-a konsilo). Tio estas la kerno de la ĉilia eduksistemo.