Mi pagis kotizon al la IJK
Kaj mono eĉ restis por la vojaĝ'
Do trajne, aviadile, aŭtobuse mi vojaĝis
Alvenis kongresejen kun mia pakaĝ'
En la kongreso mi ekkonis belan inon
Ni bambis, brakumis, kaj ekestis amorem'
Do ni rapidis ŝiaĉambren kun senpagaj kondomoj
Sed ni ne povis eki, aperis problem':
Mi estis mola, mola, mola
Mola, mola, mola
Do kune ni klopodis pri veko de peniso
Kuŝe, tuŝe, buŝe, sed fuŝe sen efik'
Dum ses horoj en lito kaj ŝvite ni penis tie
Sed ĉio estis vana, kaj restis ni sen fik'
Mi restis mola, mola, mola
Mola, mola, mola
En la mateno ŝi diris ke - Tute ne gravas!!
Kaj ŝi foriris por ĝuo de kongres'
Kaj tuj post ŝia foriro ekestis kacvekiĝo
Duriĝo, sekspretiĝo, malmoliĝo, jes, jes!
Mi estis malmola, malmola, malmola...
Sed... sola, sola sola
Jes, mi estis malmola, malmola, malmola
Sed... sola, sola, sola
JoMo - Sola
Publicado por Dolichocephalus en 16:50 2 comentarios
Esperanto-Kunveno
La pasintan sabaton, 30-an de Junio okazis la 7-a ĉilia tutlanda renkontiĝo en la Instruista Domo (centra sidejo de la ĉilia instruista sindikato) de Santiago – ĉefurbo de Ĉilio. Tio, post la prepara laboro de la organiza komitato (Héctor Campos, José Antonio Vergara kaj mi). Feliĉe ni povis okazigi renkontiĝon, kiu estis tre bonetosa kaj do entuziasmiga. Tie partoprenis kaj maljunaj kaj junaj esperantistoj, eĉ hispana samideano kiu venis al la lando antaŭ kelkaj tagoj por resti ĉi-tie dum unu monato, kaj bonŝance informiĝis per la reto pri la okazontaĵo. Tie eblis ĝui la etoson, kiun nur la esperanto-movado povas krei. Matene, samideano Iván Mättig ekspoziciis per sia kolekto de filatelaĵoj; poste José Antonio Vergara prelegetis pri la Historio de Esperanto en Ĉilio, kiu alportis verajn novaĵojn tute ne konataj de pluraj el ni.
Kiel apartaj gastoj venis la reprezentantoj de la Komitato de instruistoj kaj pedagogiaj studentoj pri fremdlingvoj krom la angla, kiuj organiziĝis pere de la landa instruista sindikato defende al siaj laborrajtoj, fronte al la fakta ekskluda kaj ekskluziva instruado de la angla. Ili faris prelegon pri sia argumenta batalo antaŭ la Parlamento kaj la edukaj autoritatoj. Interese, ilia starpunkto fakte havas plurajn komunajn punktojn al nia agado: ili substrekas la gravecon lerni fremdajn lingvojn, kio estas vojo al aliaj kulturoj, ktp. José Antonio Vergara prezentis al ili la valorojn de la E-movado tiel kiel resumitajn en la Manifesto de Prago, kaj proponis al ili aldoni al sia postulo por dua deviga lingvo en la lernejoj krom la angla, ke ĝi estu trialternativa: gravaj fremdlingvoj, indiĝenaj lingvoj (ankaŭ venis al nia renkontiĝo reprezentanto de organizo de mapuĉaj instruistoj) kaj Esperanto. Li do proponis ke ni komune agu nome de "Alianco por Lingvaj Diverseco kaj Demokratio", kio estis varme akceptita.
Post la tagmanĝopaŭzo, mi prelegis pri kelkaj lingvistikaj aspektoj de esperanto; ke ĝi estas relative neŭtrala, ĉar kvankam ĝia vortstoko precipe okcidentas, ĝia interna strukturo kaj vort-derivado plej similas al tiu de orient-aziaj lingvoj, facila, ĉar ĝi plej regulas, kaj riĉa, ĉar ne ekzistas limigo por sia er-kombineblo. Poste ni diskutadis pri la ĉilia esperanto-movado, kiel disvastigi la lingvon inter junuloj, kaj diskrei lokajn klubojn. Decidis pri la loko kie okazos la venontajn landajn renkontiĝojn kaj elektis novan estraronPublicado por Dolichocephalus en 16:46 0 comentarios

