JoMo - Sola

jueves 5 de julio de 2007



Mi pagis kotizon al la IJK
Kaj mono eĉ restis por la vojaĝ'
Do trajne, aviadile, aŭtobuse mi vojaĝis
Alvenis kongresejen kun mia pakaĝ'
En la kongreso mi ekkonis belan inon
Ni bambis, brakumis, kaj ekestis amorem'
Do ni rapidis ŝiaĉambren kun senpagaj kondomoj
Sed ni ne povis eki, aperis problem':
Mi estis mola, mola, mola
Mola, mola, mola

Do kune ni klopodis pri veko de peniso
Kuŝe, tuŝe, buŝe, sed fuŝe sen efik'
Dum ses horoj en lito kaj ŝvite ni penis tie
Sed ĉio estis vana, kaj restis ni sen fik'

Mi restis mola, mola, mola
Mola, mola, mola

En la mateno ŝi diris ke - Tute ne gravas!!
Kaj ŝi foriris por ĝuo de kongres'
Kaj tuj post ŝia foriro ekestis kacvekiĝo
Duriĝo, sekspretiĝo, malmoliĝo, jes, jes!

Mi estis malmola, malmola, malmola...
Sed... sola, sola sola
Jes, mi estis malmola, malmola, malmola
Sed... sola, sola, sola

2 comentarios:

Alekĉjo dijo...

Saluton!

Ŝajnas al mi ke ne kantas JoMo... JoMo havas nigran hararon...
kaj ne estas la JoMa voĉo...

nu... plue, mi alvokas ĉiujn por veni prikomenti la videon ĉe jutubo: http://www.youtube.com/watch?v=vrS6_S4UMzE

kelkaj bigotuloj ne ŝatas ĝin kaj fiparolas pri ĝi... "maldeca video", ktp...

borgesvive dijo...

Hej! Antaux cxio mi gratulas vin pro via blogo. Gxi estas ege interesa!
Volante komenci mian propran retpagxon en esperanto, tre utilos al mi havi konsilojn de spertulo kiel vi.
Mi sentas ke mia scipovo de la lingvo ankoraux ne suficxas por fari tion. Kiel vi faris por tiel flue skribi?
Mia retposxtadreso estas cristian cxe inbox.com

Gxis kaj antauxdankon!