La "Pingvena" Revolucio:
(oni nomas mezlernejanojn "pingvenoj" en Ĉilio, pro ilia blanka ĉemizo kaj malhelblua ĵako)
- Jen estas la komenco de ĉio : Tiu estas bildo de la jaro 1990, kiam la eksdiktatoro Augusto PINOCHET agnoskinte la venkon de la opcio "NE" je la plebiscito de la jaro 1989, donas la prezidentan bendon al la elektita prezidento Patricio AYLWIN. Nu... jen demando: Kiel tio rilatas al ĉi-revolucio?
Tiu-ĉi leĝaĉo enhavis koncepton tre gravan en la venonta disvolviĝo de la eduk-sistemo, la t.n. "Instrua libereco". Tio signifas, ke iu-ajn riĉa stultulo povas krei eduk-institucion. Ne gravas ĉu tiu institucio estas bona. Ankaŭ tiu libereco taksas edukon kiel varo, kaj ne kiel esenca rajto, konsekvence, nur tiuj, kiuj povas pagi, povas edukiĝi.
Laŭ ia vidpunkto tiu "Instrua Libereco" ne estas tre malbona, ĉar ankoraŭ restas la publika sistemo por tiuj, kiuj ne povas pagi. Ili ricevos simil-kvalitan edukon malgraŭ tio, ĉu ne?... -Ne!.
Alia grava punkto de LOCE estas ke la Eduk-Ministrejo ne plu administras la publikajn lernenojn, do ne plu zorgas je la kvalito de la instruo, nek je la kvalito de la infrastrukturo; estas la municipoj (urbestrejoj kiuj regas sur urba administra teritorio) kiuj nun regas la lernejojn. La municipoj ricevas fiksan kvanton da mono po lernanto ĉiutage por administri la lernejojn libere. Tio okazigas ke kelkaj municipoj, kies enloĝantoj havas pli da mono aldonos plian kvanton krom la ŝtata mono, do.. ne ĉiuj studentoj el publikaj lernejoj ricevas la saman kvanton da mono, ankaŭ, tiuj kiuj administras la monon en ĉiu lernejo foje ne tre lertas, do mono perdiĝas... (ekzistas ankaŭ tiuj kiuj ŝtelas la monon). La konsekvenco estas ke pluraj lernejoj el malriĉaj kvartaloj ne havas ĉion necesan por bone instrui, la klasĉambroj ne havas sufiĉe da tabloj por ĉiu lernanto, kelkaj klasĉambroj malsekiĝas ene pro pluvo, ktp.
- Instrua Libereco - Entreprena Libereco
Danke al LOCE la Instrua Libereco estas multe pli grava ol la Rajto al edukiĝo (kiu fakte, laŭ LOCE, ne estas rajto sed varo). La Instrua libereco ne estas alia ol la rajto al proprietaĵoj, al krei eduk-entreprenojn kun minimumaj kvalitaj postuloj. La lernejaj administrantoj aŭ entreprenistoj (sostenedores) ne devas ekspliki aŭ klarigi al la ŝtato je kion ili faras per la mono. Ĝi igas Ĉilion la sola lando en la mondo kie eblas profiti per ŝtata mono.
- Lernanta ĉagreno - Manifestacia eko:
Aprile, post la anonco de la plikostigo de la universitata enir-ekzameno aŭ PSU (kiu dum la jaro 2005 alingis cl$19.000, t.e. ĉ. 30€) kaj de la malpermeso de pli ol du veturoj potage en la publika transport-sistemo (plia veturo estus sen studenta rabato)
okazigis manifestaciojn en centro de la ĉefurbo Santiago. La studentoj tiam petis senliman studentan rabaton kaj la senkostigon de la PSU. Tamen, kelkaj uloj komencis agi violente, t.e. detruante publikajn aĵojn kaj ĵetante ŝtonojn al policanoj. Tio okazigis la policanan reagon: 26 arestitoj dum la unua manifestacio la 26-an de aprilo.Sekvonttage, novaj manifestacioj okazis, senpermesite de la Santiaga Intendentejo (metropola gubernejo) , do la polica reago estis iom pli forta. Ili kutime uzas larmo-gason kaj akvo-kanonojn.
La registaro tiam komunikis ke la PSU estos senkosta por la tri plej malriĉaj kvinonoj kaj ke ekzistos senlima studenta rabato. Sed tio ne kontentigis la lernejanojn, kiuj insistis je siaj petoj: plena senpageco de PSU, senpaga studenta dokumento (kiu utilas por havi la transportilan rabaton) kaj ke oni restudu la lastajn ŝanĝojn en la mezlerneja sistemo. (kiu estas konsekvenco de LOCE) Sed neniu, ĝis tiam, parolis pri LOCE.
- Okupado de lernejoj kaj la kresko de la movado:

Post ĉirkaŭ tri semajnoj da manifestacioj, la sukceso atingita far la studentoj estis eta. Tamen la situacio ŝanĝiĝis post kiam la lernantoj de Instituto Nacional kaj Liceo de Aplicación (du tre grandaj kaj influaj lernejoj) okupis siajn lernejojn la 19-an de majo. Ili petis, krom la petoj antaŭaj, ŝtatan reformon por plibonigi la kvaliton de la eduko, tio estas, la fino de LOCE kaj la fino de municipa administrado de lernejoj.
Imitinte tiuj du Lernejoj, la Liceo A-13 Confederación Suiza kaj la Liceo Carmela Carvajal aliĝis al la striko. La reago fare de la Eduk-ministro, Martin Zilic estis: "Ni traktos kun neniu strikanta lernejo". Tamen, la strategio de la Ministro fiaskegis. Je la venonta tago, 14 lernejoj aliĝis al la striko, inkluzive Liceo Nº1 de Niñas (tie studas la filino de la prezidento). La movado kreskadis tra la urbo.
Dum la fru-mateno de la tago 25-a, 11 pliaj lernejoj el la kvartaloj de Santiago, Ñuñoa, Estación Central, La Cisterna, Maipú, Providencia kaj Recoleta, kelkaj deputitoj, la Instruista Asocio kaj aliaj institucioj apogis la petojn de la studentoj. Tio vere komplikigis la situacion de Ministro Zilic. Li poste vokis kunvenon en kiu povis partopreni nur ne-strikantaj studentoj, sed poste la invito estis por ĉiu lernanto. Dum tiu tago, pliaj lernejoj aliĝis al striko sed ĉi-foje ekster Santiago, en urboj Arica, Iquique, Valparaíso, Rancagua kaj Concepción.
Vendrede la situacio ekbolis: studentoj el kvartaloj Maipú, San Miguel, Las Condes, Puente Alto kaj Pudahuel marŝis amase surstrate. Entute, pli ol 100mil studentoj tra la lando strikis, La Asamblea de Estudiantes Secundarios (Mezlerneja Studenta Organizo) vokis tutlandan strikon por la 30-a de majo, al kiu aliĝontis universitataj federacioj kaj la instruista asocio.
La lasta ŝanco havata de la Ministro por eviti la tutlandan strukon estis la kunveno agordita por la 29-a de majo. Tamen, tiu kunveno fiaskis. Tio konfirmegis la tutlandan strikon.
Kelkmetra afiŝego gluita ĉe muro de okupita lernejo: "Kontraŭ merkata eduko, - la pingvenoj- Timigaj kaj Organizataj"- Tutlanda Striko! - Policanaj Batoj:

- La Prezidento respondas...
- Dua Tutlanda Striko:


1 comentarios:
podria haber por ultimo una traduccion en ingles pal resto de los mortales???
Publicar un comentario en la entrada