Jam ne plu estas Dolikĥocefaloj...

miércoles 5 de abril de 2006

Frenologia tragedio en 3 aktoj.

Dramatis Personae:
Usratad: Dolikĥocefalo (grandegkapulo).
Vinilom: Vendisto en provizejo kaj filozofo. Amiko de Usratad.
Arguna: Fianĉino de Usratad.
Populo: Policestro
Luro: Domservisto de Usratad. Fama fripono.
Gorunli: Patro de Arguna. Artisto militista emerita.

AKTO 1-a
Ĉambro de Usratad. Temas pri ejo dece meblita, qvanqam kun trajtoj de rebusa gusto, senakorda al finança situacio de la lokmastro. Sur skribotablo, granda qvanto de disaj libroj kaj paperoj. Lia lito, detaleme glatigita, akceptas korpon preskaŭnudan de Usratad, kiu, duonkuŝante, rigardadas sian kranion per eta spegulo.

USRATAD: Ve, mia dio! Havante tiel longan kranion kiel la mian, jen mi estas ĉitie, en ĉi-ĉambraĉo (ĵetas rigardon malŝatan kaj plenan je maliça intenço ĉirkaŭ si), sen ia rekono parte de la mondo. Ja estas plorinde (malfacilege entenas ploretojn) Mi malamas min! Tamen, kiel igi min konata neelirante el ĉitiu ĉambro? Se ĉiuj povus vidi mian kranion… Ne, neniu estimus… (oni diskrete batas la pordon) Eniru (furioze) Eeeniiiruuu!!! (je l’rando de nervioza kolaps’)
Eniras Vinilom, kiu portas vestaĵojn en dubinda kolorkombino.
Lia vizaĝo estas juneça kaj gaja. Li moviĝas malprecize.
VINILOM: Permeson (mallaŭtvoĉe). Senkulpigu min, Usratad…
USRATAD: Mi diris al Luro ke neniun li lasu pasi, eĉ vin.
VINILOM: Luro ne estis, mi nur eniris, sed se vi volas ke mi foriru…
USRATAD: Ne, ne necesas, mi agos qvazaŭ vi ne estus (li daŭras rigardadante malfacile sian kranion. Subite, li timsaltas) Ĉu vi diris ke Luro ne estis?!
VINILOM: Mi kredas ke tion mi diris, ŝajne…
USRATAD: Stulta! Akompanu min serĉi lin en la straton (perforte li senigas sin je la spegulo, kiu restas sur lito post resalto).
Eniras Arguna.
ARGUNA: Saluton, Usratad! Ha, vi estas kun via amiketo (observas science na Vinilom, kiu descendas siajn okulojn, hontiĝinte) Estas plibone ke mi foriru.
USRATAD: Ne, Arguna. Restu! Vinilom povas ignorati. Kiel vi fartas, amo de mia vivo?
ARGUNA: Mi preferus ne paroli pri mi antaŭ fremdulo. Via amiko estas ridinda estaĵo.
USRATAD: Mi ne akceptos ke vi ĝenas na Vinilom! Ĝuste ni forirontis..
ARGUNA: … serĉi Luron.
USRATAD: …serĉi Luron… Kial vi diris tion?
ARGUNA: Nenion vi kapablas fari sen Luro aŭ Vinilom. Vi estas plena stupidulo. Ĉiel, jam mi scias kie estas Luro.
USRATAD: Amo de dio!… Diru.. aŭ mi batos na Vinilom!!!
Vinilom saltas nervioze ĝis pordo.
ARGUNA: Do, en la malliberejo.
USRATAD: (kun milita mieno) Ni tuj eliru liberigi tiun fiulon!

Eliras Usratad, Vinilom kaj Arguna, laŭ tiu ordo.