Jam ne plu estas Dolikĥocefaloj - 3-a Akto

miércoles 5 de abril de 2006

AKTO 3-a

Domo de Gornuli. Ĉitiu, kaduka, grumblema maljunulo, sidanta ĉe tablo, skribas kolere leteron, kiun li legadas laŭtvoĉe. La salono estas plena je maketoj de bataloj kaj armiloj.

GORUNLI:
La nombro de miaj malamikoj pligrandiĝas tago post tago, sed ili ne min detruos, qvanqam (per tremema voĉo) terurego min paralizas kiam mi eniras en tiun ejaĉon de malvitro!!! Oni traktis min plimalbone ol maldecegan, malpuregan putinon, qvazaŭ mi estus degenerulo aŭ…!!!
ARGUNA: Paĉjo!, paĉjeto!
GORUNLI: Mia filinje!
La antiqvulo, invadita far la emocio, estas viktimo de terura tusatako.
ARGUNA: Paĉjeto, patreto!! (palmobatante lian dorson) Ne min forlasu!
Vilinom ektaŭzas akrobate la maljunulon.
POPULO: Permesu al mi, sinjorino.
ARGUNA: (peteganta) Ĉu vi povas savi mian paĉjeteton?
POPULO: Mi demandas min…
ARGUNA: Ĉu vi estos mia bonfarulo? (esperplena).
POPULO: Se vi estas tiel afabla…
ARGUNA: …simila mal…
POPULO: … mi dankos al vi bifstekon
ARGUNA: …io neniam vidi…
POPULO: …kaj bongustan saladeton.
VINILOM: (li lasas fali na Gorunli por preni peçon da pano el la skribotablo) Eble mi povus…
Populo kaj Vinilom kuirejeniras. Arguna, senespera, prenegas la veteranon kaj lin trenas en straton. Dume, Usratad kaj Luro reakiradas konscion je si mem.
USRATAD: Luro, vekiĝu!!
LURO: Kio okazis, mastro?
USRATAD: Ni estas mortintaj.
LURO: (timsaltante) Vi diris?!
USRATAD: Ni alvenis ĝis paradizo. (mallaŭtvoĉe) Ĉu vi memoras ke je mia eŭforio ke mi vin revidis, mi vin sufokis?
LURO: (pensema) Uuuhhmm.. Ne, tamen mi ĝojiĝas ĉar mi ne mortitas far la manoj de la edzo de..
USRATAD: (distrata de nigra muŝego) Pardonon!… Vi diradis?
LURO: (nervioza) Mi diris ke… ĉitiu parto de paradizo… (rapidege langostumblante) ŝajnas kiel aŭtentika porkejo
USRATAD: (ĉirkaŭrigardante) Vi pravas, tamen min tranqviligas ke vi estas mia kunuleto…
LURO: Dumvive..
USRATAD: Kaj dummorte…
Ili kormilde rigardas unu la alian al okuloj malsekaj je larmoj .
LURO: Mastro, mi nur bedaŭras ke ĉar vi mortis…
USRATAD KAJ LURO: …jam ne plu estas dolikĥocefaloj!!!
Ili interbrakumas plorante kaj bruege skandalas..