AKTO 2-a
Vilaĝa poliçdomo. Ĉe skribotablo, Populo, policestro - homo aparatema, tamen iom naiva - rigardadas mire punkton en la vakuo.
USRATAD: Kie estas la pupilo de miaj okuloj?
Populo konfuze rigardas na Usratad, kiu forgesis surmeti pantalonon.
POPULO: Antaŭ ĉio, bonan tagon.
USRATAD: Bonan tagon.
POPULO: Pardonon, bonan vesperon.
USRATAD: Bonan vesperon. Mi komprenas, laŭ fidinda fonto, ke mia servisto troviĝas ĉitie. Li estas fripono.
POPULO: Sinjoro, via pantalono…
USRATAD:Jes, (fiera), ĝi havas exkluzivan desegnon.
POPULO: Ne, ne ĝi estas…
USRATAD: Ne… ĝi estas…
POPULO: Absolute (respektema).
Usratad rigardas siajn nudajn gambojn. Brue ekploras.
VINILOM: Usratad! Mi donos al vi mian! (lin brakumas).
USRATAD: Kiel kompensi ĉitiun humiligon!? Neeblas, precipe ĉitiacirkonstance!
Freneze tuŝmovas sian hararon, dum policestro baraktas kun Vinilom, kiu klopodas demeti sian pantalonon. Arguna distritas, pensante pri estontaj aĉetoj. Eniras Luro.
LURO: Mastro!
USRATAD: Luro, karegulo mia!
LURO: Mastro, mi malbontraktitas pro miaboneço! (li fortordas vizaĝon brilegantan je sankteço).
POPULO: Mi ne estis vidinta ĝin tiel…
USRATAD: Ĉefo Populo, vi nepre devas ellasi la lumon de mia existo! Mia nova situacio…
VINILOM: Senpantaloneço…
USRATAD: …min devigas…
VILINOM: …lin metas…
USRATAD: …petegi vin…
VINILOM: …je l’limo de l’ploro.
La policestro endormiĝis laŭpaŭze dum la sceno. Subite vekiĝas qvazaŭ el inkubo.
POPULO: ppprrsss!!!!!
USRATAD: Vi diris?
POPULO: brrrr..prrfff!!!!
VINILOM: Li klopodas diri ion al ni (aplikas la orelon)
La policestro stariĝas kaj, enigita en extaza tranço, Komenças efektivigi strangan dançon, kaj poste forfalas.
LURO: Ni devas urĝe lin veki.
Li ekpiedbatas la policestron, kiu ridegas qvazaŭ viktimo de plezuraj tikloj.
USRATAD: Luro, sufiĉas! La kompatindulo freneziĝis.
LURO: Sed, mastro… (forte piedbatas ventron de Populo, kiu ŝajnas sin trovi je la sepa ĉielo) vidu kiel feliĉa li estas!
VINILOM: Li ŝajnas infaneto (kormildigita)
USRATAD: Ja vere! (verŝas larmon)
ARGUNA: Mi neniam vidis tiom granda vian stulteçon, Usratad! Mi ne kredas je miaj okuloj.
USRATAD: Vi ne komprenas la sentemon de Vinilom. Li ne nur estas filozofo, sed ankaŭ…
VINILOM: …komizo de butiqo.
USRATAD: Exakte, li havas senfinajn meritojn, samkiel Luro, kiu kantas kaj ludas pianon.
Luro, kiu neniam dum sia vivo sonigis instrumenton, ŝajniĝas ludi pianon kun solena kaj severa sulkfrunta mieno.
ARGUNA: Mi…
USRATAD: Silenton, li estas inspirita!!
VINILOM: Grandioze!
Vinilom kaj Usratad aplaŭdas furore, komentante la interpretadon de Luro. Ĉi-lasta salutas kaj faras majestran sceneliron. La aplaŭdado persistas, sed la artisto ne reaperas. Dume, Populo ekrekonscias.
POPULO: Estis brilaj muzikaj peçoj.
Usratad, dolĉigita de la intermezo, sin turnas kun sincera intereso al Populo.
USRATAD: Ĉu vi vekiĝis? (kontrolas lian pulson).
VINILOM: Permesu al mi, Usratad. Diru "aaaaahh".
POPULO: Aaaaaahh!!
USRATAD: Ĉu vi tagmanĝis?
POPULO: Nu, la vero estas…
VILINOM: Ĉu vi matenmanĝis?
POPULO: Nur unu…
USRATAD: Ĉu vi vespermanĝis?
Luro eniras akcelere tra flanka pordo.
LURO: Landkarton! Alporti al mi landkarton
USRATAD: Mia animo revenis en mian korpon, Luro, mia pupeto!
Fervorpasie kisas Luron, tiel ke eĉ lin sufokas.
ARGUNA: Ellasu tiun malpuregan lakeon, Usratad!
USRATAD: (ignorante ŝin) Pluŝaĵeto de mia koro!
LURO: Landkar…!
USRATAD: Kion vi faris, mia infanjo? (al Arguna) Ĉu li ne estas belega, mia amo? Ĉu vi ne ŝatus kisi lin ĝis la fin’ de l’eterno?
Dume Vinilom klopodas senfrukte liberigi Luron, kies vizaĝo akiras violkoloran nuançon.
LURO: (strebante restariĝi) Land…!!!
ARGUNA: Stulta, vi preskaŭ mortigas lin!
Surprizite, Usratad ellasas Luron, kiu bruege falas sur plankon.
USRATAD: Mia dio, kion mi faris!? (inter larmoj) Mi mortigis tion, kion mi plej amis en la mondo. Neeeeeee, neeeee!! Pardonu min, Dio! Revenigu lin en vivon! Mi promesas ne plu…!
ARGUNA: Silentu, idioto. Li nur svenis!
USRATAD: Neeeeee, mi scias ke mi lin mortigis!! (per digna gesto) Ĉefo Populo, mi ne meritas liberi plu…
POPULO: Respondante…
USRATAD: Vipu, humiligu, turmentu, traktu min plimalbone ol beston!
POPULO: …mi matenmanĝis nur bisqvitetojn.
USRATAD: (brue ploranta) Al pendumilo la krimulon!!
Usratad klopodas memstrangoli. Vinilom sin ĵetas sur lin, forsvenigante lin.
Malaltkape, Vinilom kaj la policestro penege elprenas na Luro kaj Usratad, por iri ĉe Gorunli

1 comentarios:
lumon
Publicar un comentario en la entrada